Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj!

Preleganto Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas. Mi salutas vin ankaŭ, glora lando Francujo kaj bela urbo "Bulonjo-sur-Maro", kiuj bonvole oferis gastamon al nia kongreso. Mi esprimas ankaŭ koran dankon al tiuj personoj kaj institucioj en Parizo, kiuj ĉe mia trapaso tra tiu ĉi glora urbo esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero Esperanto, nome al s-ro la Ministro de la Publika Instruado, al la Urbestraro de Parizo, al la Franca Ligo de Instruado kaj al multaj diversaj sciencaj eminentuloj. Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj, nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo, ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sono de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos. En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis el la memoro de la homaro, kaj pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian. Fratoj kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalan korpon, egalan spiriton, egalajn kapablojn, egalajn idealojn, egalan Dion en siaj koroj, fratoj, kiuj devis helpi unu la alian kaj labori kune por la feliĉo kaj la gloro de sia familio, --tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn, kaj inter ili komenciĝis eterna milito. En la daŭro de multaj miljaroj, en la daŭro de la tuta tempo, kiun la homa historio memoras, tiuj fratoj nur eterne bataladis inter si, kaj ĉia interkompreniĝado inter ili estis absolute ne ebla. Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo, en kiu la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en unu familion: sed tio ĉi estis nur revo. Oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi. Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi. En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu la alian, ili parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu nacio. Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia! Tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj, kiuj havis la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn--, ĉiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur per sia korpo, ne per sia kapo; sed en nia kunveno reciproke sin komprenas ĉiu, kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malriĉeco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la reciproka kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala , ni ĉiuj estas plene egalrajtoj; ni ĉoij sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun komoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!

Χρησιμοποιούμε κούκις/ Ni uzas kuketojn
Προκειμένου να σας παρέχουμε την καλύτερη εμπειρία στο διαδίκτυο, αυτός ο ιστότοπος χρησιμοποιεί κούκις. Χρησιμοποιώντας τον ιστότοπο μας, συμφωνείτε με τη χρήση των κούκις.
Por provizi al vi la plej bonan interretan sperton, ĉi tiu retejo uzas kuketojn. Uzante nian retejon, vi konsentas pri la uzo de kuketoj.