|

Greka literaturo
Duonhoro
de K. P. Kavafis
Elhelenigis: Gerrit
Berveling
Neniam vi estis la mia, neniam vi estos,
mi kredas. Kelkaj vortoj, alproksimiĝo,
kiel ĵus, tiutrinkeje, kaj jen ĉio.
‘Stas triste, mi koncedas. Sed ni Artistoj,
pere de koncentriĝo, ni povas krei
ian preskaŭ realan ĝuadon,
kiu kompreneble ne daŭras longe.
Tiel do en tiu kafejo - multe helpate
de tiu bonvola alkoholismo -
mi havis duonhoron perfekte erotikan.
Kaj ŝajnis, ke vi min komprenas
kaj pro tio restas iom pli longe.
Tio estis ja ege necesa. Ĉar malgraŭ
mia tuta imagpovo, kaj l’ alkohola magio,
estis nepraĵo vidi viajn lipojn,
estis nepraĵo havi vian korpon ĉe mi. |
|